Friday, May 15, 2015

Nepala Esperanto-Asocio petas vian helpon


Kiel vi ĉiuj scias ke nia lando estis frapita de la forta tertremo ( 7.9 Rektoro)  en pasinta sabato kaj kaŭzis mortigon de la  milo da popolo kaj damaĝis ne imageblan posedaĵon.  Postskuado daŭris kaj daŭras  kaj homoj devis dormi ĝis hodiaŭ sub le ĉielo. Pro la pluvo, la vivo estis pli terua por tiuj kiuj eĉ skapis la morton.   Preskaŭ ĉiuj domoj estis damaĝitaj sed multaj en Katmanduo estas bonŝance ankoraŭ loĝeblaj.  Postskuado kaŭzis problemon por savi la viktimojn.  La  epicentro de la tertremo estis Barpak, cirkaŭ 80 kilometroj  norde de Katmaduo. La plej bela loko en la mondo. Riĉa je la kulturo, naturo kaj biodivreseco.  Barpak estas nun tute detruita. Preskaŭ duono da la poplolo mortis kaj ĉiuj domoj estis tute detruitaj.  Simila situacio  estas  en multaj vilaĝoj en la regino.   Dua ple malbone difektita disktrikto estas Sindupalchok, alia montrara distriko.  Milo da homoj mortis kaj milinoj iĝis senhejmuloj.  Ili ne havas tendojn por dormi kaj nenion por manĝi.  Trinkakvo estas tre grandegaproblemo.  Lokoj kie amaso de homoj loĝas en unu loko, nun epidemio komenciĝas .   Preskaŭ ĉiuj lernejoj  ekster la valo estis detruitaj.  Alia kortuŝa afero estis multaj atendis sub la ruino por la savado. Sed pro la manko de la teknologio kaj sperta homarforto oni ne povis fosi ĝusta tempe. Ili mulataj atendante savadon eble  mortis. Ĝis hodaiŭ kelkaj vivantaj homoj estis savitaj de la spertuloj de enlandaj kaj eskterlandaj . Oni suspektas ke milo da homoj atendis/atendas savadon sub la detruitaj konstruaĵoj.  La vivo de infanoj, maljunuloj kaj  gravedaj virinoj estas tre mizeraj.   La gravaj mondaj heredaĵoj en Katmanduo estas tute detruitaj kaj ĝi sajnas kiel  ruinoj de Monzedaro kaj Harapo.  Ni elĉerpiĝis tiel ke ni neniam povas stariĝi. 

Nepala Esperanto-Asocio, kiel landa asocio de UEA kaj ankaŭ samtempe parto de Nepala Registaro  sentas respondecon kaj  devon fari ion por la viktimoj en tiu ĉi terua momento en nia lando.   Laŭ ĝis nuna informo neniu esperantistoj suferis je la  severa vundo  kaj frontis morton en la katastrofo. Tio almenaŭ estas bona en esperantujo. Sed tuta homaro ploras je la bedaŭrinda kaj  teruara katatrofo.  Do, ni  petas al ĉiuj enlajdaj kaj eksterlandaj esperantistoj helpi per monodonaco  al nia UEA konto aŭ rekte al  la konto de nia asocio.  La mono estos uzata  laŭ bezone al la viktimoj.  Jen la kontodetalo:

Ĉe UEA
Nepala Esperanto Asocio
Neea-j
Bankkonto:
Nepala Esperanto Asocio
Current Account No. 01900061100018
Swift kodo: HIMANPKA
Himalayan Bank Limited
Tridevi Margh, Kathmandu.
La nomoj de mondonacintoj aperos kun sumo kiun li aŭ ŝi donacis en nia revuo, "Montejo". Kaj informos kion ni faris/faros per la donacita sumo. 

Fine ni esprimas kortuŝan kondolencon al la familianoj de la mortintoj kaj fruan resanĝon de la vondintoj. Ni ankaŭ esprimas  pacienon kaj kunlaboron inter Esperantistoj por  trapasigi tiun naturan katastrofon kaj tempon.                                                                                                                                                                                                                                                                                Nepala Esperanto-Asocio


No comments:

Post a Comment