Friday, May 15, 2015

Terurega Tertremo en mia vivo!

Terurega Tertremo en mia vivo! Jen mi (Esploristo, Pradip Ghimire) skribis pri la tertremo de 2015/4/25, Nepalo

Okazis tertremo en Nepalo, 2015/4/25. En tiu tago mi vekiĝis je la 7-a horo matene kaj iom legis pri ekonomio kaj financo ĉar mi estas studento de Komerco, poste manĝis matenmanĝon kun miaj familianoj. Kiel kutime, post la matenmanĝo mi decidis iri al oficejo de Nepala Esperanto -Asocio. Ĉar tiu tago estis sabato kaj preskaŭ ĉiu sabate ni renkontiĝas en nia oficejo. Mi iomete piede iris de mia loĝejo por preni buson, sed hazarde survoje mi renkontiĝis kun miaj amikoj kaj iomete babilis, kaj iris al buso-stacio. Buse mi veturis ĝis Sundhara ( Sundhara estas bushaltejo proksime de la turo Dharara, tiu turo ankaŭ detruiĝis dum la tertremo kaj mortis pli ol 50 homoj.) de tie mi ŝanĝis buso kaj iris ĝis Ratnapark. Mi iomete haltiĝis en ratnapark ĉar mi havis du eblajn vojojn atingi E-oficejon. Mi elektis iom komplikan vojon kaj transiris la ponton de ĉefa strato laŭ tiu komplika vojo ekzistas multaj vendejoj. Mi decidis tiun vojon ĉar mi volis renkontiĝi mia amikino, kiu laboras en tiu kvartalo. Tiu kavartalo estas ege danĝera ĉar estas mallarĝa strato kaj ambaŭflanke estas vendejoj. Mi telefonis ŝin kaj certigis, ĉu ŝi estas en vendejo oŭ ne ŝi diris jes. Kaj mi daŭrigis mian iradon, pensante nian baldaŭan renkontiĝon. Mi atingis ĉe la malnova domo, kie onis vendas ŝuojn. Ĝuste en tiu momento komenciĝis fali brikojn sur mi, mi kuregis al strato, sed pro la forteco de tertremo, mi ne povis bone kuri tamen mi  trafis la faladon de brikoj, samtempe multaj aliaj homoj ankaŭ penis kuri kriante; Tertremo!  Tertremo! Tertremo! Strato pleniĝis je homamaso. Kiam mi atingis straton, mi faris longan spiradon kaj vidis malantaŭen tiu malnova domo preskaŭ detruiĝis. Mi vere eskapis la morton estas diraĵo "Por mortiĝi devas veni tagon". Do mi pensis, ke tiu tago ne estis tago de mia morto. Mi stariĝis ĉe la agitita strato kun multaj aliaj homoj kaj vidis falantajn homojn el motorcikloj, ili apenaŭ povis stariĝi kaj tertremo ĉesiĝis. Homoj kuris al tiu malnova detruiĝita domo por helpi viktimojn mi ankaŭ vere volis helpi viktimojn, sed  mi nek povis movi nek povis foriri. Subite, mi pensis pri mia koramikino kaj provis telefoni ŝin, mi malsukcesis, sed sukcese sendis SMS-n al ŝi. Feliĉe ŝi estis sekura kaj poste, kontaktiĝis kun sekretario de Nepala Esperanto -Asocio (Bharat Ghimire).

Mi vidis vundintojn sen kruroj, sen manoj, sango fluanta el la korpo de vundintoj, mi ne sukcesis helpi ilin. Mi de tie 10 minutojn piede iris al alia loko kie la turo de Kathmanduo (Dharara) detruiĝis. Mi iomete helpis, sed mi pro mia morforta korpo stato ne povis helpi. Mi pensis reveni al mia loĝejo, sed nesukcesis trovi publikan buson. Do mi piede marŝis 30 minutojn ĝis Baneshwor kaj de tie mi prenis publikan buson kaj atingis loĝejon .

       Ĉefaj punktoj pri la nepala tertrmo (2015.4.25


1. Oni nomis la tertremon, tertremo  de Ghorkha. Barpak, kiu situas en  Ghorkha distrikto estas epicentro de tertremo kaj ĝi situas inter fama urbo Pokhara kaj Kathmanduo.
2. Ĝi estas 2-a plej forta tertremo en la historio de Nepalo kun la forteco de 7.9 rektoro-skalo. Anatŭa tertremo  estis kun 8.5 rektoro -skalo en la jaro 1994 kaj mortis pli ol 8000 homoj.
3. Plej damaĝitaj distriktoj; Sindupalchok ( pli ol 3000 mortintoj), Kathmandu (ĉirkaŭ 1300 mortintoj), Ghorkha ( 415 mortintoj) , Bhaktapur, Lalitpur, kavre, Nuwakot, Dholakha.                 4.Nombro de mortintoj jam superas 8000 kaj la vundintoj pli ol 15000 inkluzive mortintoj eksterlandanoj.
5. Pli ol 4500 lernejoj kaj 700 kuracejo tute detruiĝis.
6. Grupoj de savistoj nun helpas en izolitaj vilaĝoj kie pli ol 80% da konstruaĵoj detruiĝis.
7. Registaro divenas, ke la nombro de mortintoj superos 10000. Kaj anoncis kuraci senpage al viktimoj.
8. Manaĝi eksterlandajn helpojn estas granda problemo por registaro. Registaro ankoraŭ ne bone sukcesas distribui helpon al viktimoj. 
9. Grandega sumo de monhelpo venis el Japanio 800 milionoj da usona dolaro. Ĉinio ankaŭ helpegas savi viktimojn kun moderaj ekipaĵoj, sed Barata registaro ĉefe zorgas pri iliaj civitanoj, kiuj estas en Nepalo. Bhutana ĉefministro mem vizitis nepalon kun monhelpo de miliono da usona dolaro. Helpo ankaŭ venis el Britio, Kanado, Kataro, Pakistano, Srilanko, Aŭstralio, Koreio, Nederlando, Pollando, Germanio, Hispanio, Francio k.t.p.
10. Vetero post la tertremo estas aĉa, foje pluvas foje sunas.
11. Popoloj en Kathmanduo tranoktis ekster siaj domoj pro la timego de ripetitaj tertremoj (Pli ol 120 fojojn tertremis post la granda tertremo ĝis 1-a de majo ) de 29 - an de aprilo vivo en Kathmanduo normaliĝas, sed timo ankoraŭ restas.
12. Nun la loĝantoj de Kathmanduo timas pri epidemio kaj forlasas Kathmanduon. Jam miliono da popoloj forlasis Kathmanduon.
13.  Mankas akvo, elektro kaj reto en diversaj kvartaloj de Kathmanduo.
14.  Multegaj historiaĵoj detruiĝis Patan Darbar, Hanuman dhoka, Bharatpur Darbar square, Dharara turo k.t.p. Tiuj estas ĉefaj allogaĵoj de turistoj. Inter ĝi kelkaj estas mondheredaĵo de UNESKO. 
15. Helikoptero de usona savista grupo akcidentiĝis en distrikto Dolkha kaj mortis 8 armeo inkluzive 2 nepala armeo.
16.  Ĝis nun ĉiuj esperantistoj estas sekuraj.     
      

Mi rakontis pri tiu ĉi malnova domo

 

Homoj dormas en tendoj

        

Vilaĝo en Ghorkha



1 comment: