Sunday, October 25, 2015

56a Tohoku Kongreso de Esperanto, 2015, Fukusima


24an de Oktobro malfermiĝis 56a Tohoku Kongreso de Esperanto. Mi unuan fojon partoprenis en ĝi. Dank al malavaraj japanaj Esperantistoj mi povis partopreni ĝin. Okazis malfermo de la Kongreso kaj sekvis salutoj de JEI, salutoj de lokaj grupoj kaj kantado de espero. En ĝi aliĝis 58 Esperantistoj, sed fizike partoprenis ĉirkaŭ 30 

Komuna foto post la malfermo

Post la malfermo okazis prelego de S-ro Tanaka Josikacu pri la fervoja linio Kamaisi, kies stacioj havas esperantajn karesnomojn. En tute estas 29 stacioj kun esperantaj nomoj de  Namiita ĝis Kaigan. Ĉi tiu fervojo kovras la distancon de 90 kilometroj. Probable ĝi estas unika en la mondo. S-ro Tanaka faris broŝuron pri la nomoj de stacioj kaj propagandas Esperanton kaj Kamisi linion per ĝi. Dank al lia kontribuo. 

Broŝuro de kamaisi linio



Prelego pri Kamaisi linio

S-ino Ookavara Taduko prezentis  pupteatron ruĝa tomato, kiu temis pri radio aktiveco kaj kontraŭstari la nuklean
energion de registaro. Post tio sekvis la kunsidon de Nord-orienta Esperanto Ligo de Japanio kaj elektiĝis novaj estraranoj de ĝi kaj sekve bankedon. Interesas estis la programero "Paradizo", kiu okazis post la bankedo. Organizantoj faris paradizon. Kio estas programero paradizo, fakte paradizo estas ĉambro kie partoprenantoj povas drinki, kanti, babili. En Japanio iri al paradizo signifas drinki ĝis la sekvanta tago. Tiel finiĝis unua tago de la Tohoku Kongreso



Pupteatraĵo




Komuna vespermanĝo 




Programero Pradizo



En la dua tago post la matenmanĝo okazis deklama konkurso, partoprenis en ĝi 8 konkurantoj kaj premion ricevis s-ro Pradip Ghimire el Nepalo, 5000 enoj kaj Ŝinoda premio.
Okazis anakŭ prelegoj kaj fakkunsidoj, kvankam prelegoj estis en japana lingvo, sed temis pri Esperantaj aferoj. Post la fakkunsidoj okazis fema ceromonio kaj la transdonado de standardo al Sendaja Esperantisto. La 57-a Tohoku kongreso okazos en urbo Sendai. Post la ferma ceromonio okazis komunan tagmanĝo kaj post la tagmanĝo ekskurseto en ĉirkaŭaĵo de Fukusima

Ekskursita loko

Ekskursantoj
















Saturday, October 17, 2015

Vizito al la radio aktiveca urbo, Odaka, Fukusima

14an de Oktobro 2015, mi kun s-ro Hori Jasuo vizitis la urbon Odaka en Fukusima, Japanio. Urbo Odaka estis damaĝita pro la tertremo kaj cunamo en la jaro 2011. Post la cunamo homoj estas malpermesitaj loĝi en tiu urbo pro la radio aktiveco ĉar proksime de tiu urbo ekzistas nuklea centralo de Fukusima. Nuntempe ĉirkaŭ 3000 laboristoj ĉiu tage laboras tie por purigi la urbon. Tamen la urbo videblas kiel fantomejo pro la manko de loĝantaro. Ni frumatene pruntis biciklon proksime de la stacidomo en la urbo Minami soma kaj direktiĝis al Odaka. 

Mi kun mia biciklo antaŭ la stacidomo de Minamisoma


Trajno jam 4 jaroj ne funkcias pro la detruiĝo de fervojo 


Fantoma urbo Odaka


Lernejo sen studentoj 



Studentoj lasis siajn havaĵojn el la klaso kaj forkuris por sin savi. 
Ankoraŭ restas la havaĵoj de studentoj 


Purigistoj purigas la radioaktivecan lokon



S-ro Hori penas bicikli en radio aktiveca urbo 


Radio aktiveca tero. Laboristoj skrapis la teron 










Vizito al la lernejo Toni, Iwate, Japanio


Perfeke estis la tago 17an de Oktobro 2015 kun belega sunbrilo. Mi kun 3 japanoj atingis la lernejon Toni matene ĉirkaŭ la 9:15 . Toni estas elementa lernejo, kiu situas en la regiono Iwate, Japanio. Kaj Toni suferis la tertremon kaj cunamon 11an de Marto 2011. Nuntempe lernantoj lernas en provizoraj konstruaĵoj. Toni por mi estas jam de longe konata lernejo. S-ro Hori ofte sendis informojn pri la lernejo rete. Kvankam mi ne legis ĉiun lian informon, tamen kelkajn mi certe legis kaj informiĝis pri la lernejo kaj ĝia kondiĉo post la cunamo. Mi revis iun tagon viziti ĝin, fine mi sukcesis. Dank al Esperanto kaj Hori, kiuj ebligis ĝin. Mi vizitis ĉirkaŭaĵon de Toni kun japanoj. En tiu loko cunamo atingis la nivelon de 30 metroj kaj damaĝis multajn konstruaĵojn ankaŭ Toni suferis la katastrofon. Restas ankoraŭ rubaĵoj ĉirkaŭ la Toni. El la lernejo rekte antaŭen oni povas vidi panoramon de la maro kaj malantaŭen montaran arbaron kaj la novan konstruaĵon de Toni. Estas mia honoro kaj plezuro viziti lernejon kaj ĉeesti kelkajn programerojn okaze de sabata evento de la lernejo. Lernantoj vigle ludis teatraĵojn kantis koruse kaj montris siajn talentojn kaj inteligentecojn al la ĉeestantoj en la provizora halao. http://youtu.be/vFkAa9cNvbY

Tre amindaj lernantoj, esperplenaj vizaĝoj, mi estis kortuŝita. Lernantoj montriĝis kiel espero post la katastrofo, ĉar ili estas estonteco de Japanio. Nepalo ankaŭ suferis pro la natura katastrofo antaŭ kelkaj monatoj kaj mi povas scii psikologion de lernantoj kaj la kondiĉoj post la natura katastrofo. Post la programo ni informiĝis pri la nuna situacio de Toni. Lernejoestro montris la desegnaĵojn de la nova konstruaĵo kaj la estonta Toni. Li estis fiera doni informojn pri la estonta Toni al ni. Mi donacis notlibron farita de speciala nepala papero al lernejoestro kaj lernejoestro foriris pro sia laboro. Poste ni tagmaĝis tie kaj adiaŭis la lernantojn kaj instruistojn.
Mi ne povas finance subteni la lernejon, mi ĉiam kore subtenis/as/os ĝin. Mi deziras restariĝon de Toni kaj ĝian prosperon.

Panoramo el lernejo Toni


Lernantoj dancas


Lernantoj aktoras


Lernantoj koruse kantas


Provizora konstruaĵo de Toni









Saturday, June 13, 2015

NEspA Planas Konstrui Propran Domon


Post la kunsido de 13-a de Julio 2015, ni Nepala Esperanto-Asocio fine decidis konstrui propran E-domon. Ĝi estas grandioza decido fare de NEspA. Ĝi pruvas, ke kiel forte ni agadas. La ideo konstrui domon ne estis nova sed pro la diversaj kialoj ni ne povis fari.Sed nun ni nepre devas konstrui ĉar esperantistoj en nuna oficejo de NEspA psikologe timas kunveni pro la tertremoj ĉar la nuna oficejo situas en kavara etaĝo kaj en izolita turisma kvartalo, Thamel.                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                  
Grundo de NEspA
  

Ĉiuj pensas kiel fari domon

Ni atingis nian grundon per motorcikloj

Renkontiĝo Ĉefo s-ro Subas Goutam esprimas sian ideon kiel konstrui domon
                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                                    skribas                                                                                                                                                       pradip Ghimire                                                                                                                                         esploristo@hotmail.com

Thursday, May 21, 2015

Nepalo estas sekura por vojaĝi

                           Ĉu Nepalo estas sekura por vojaĝi?


1. El 75 distriktoj de Nepalo, nur 8 grave difektiĝis.
2. El 10 naciaj parkoj, nur 1 difektiĝis.
3. El 8 mondheredaĵoj de UNESCO, nur 2 grave frakasiĝis.
4. El 35 trakitineroj, nur 2 difektiĝis
5. Ĉiu nacia kaj intrnacia flughaveno ne difektiĝis . Flughavenoj funkcias.
6. Komunikado (interato, telefono, monmaŝino) bone funkcias.
7. Ne estas problemo de epidemio.                                                                                                                                                                                                                                                                                                          

Nepalo estas nature bela lando. Ni estas sklavo de naturo, ni ne povas eskapi naturajn katastrofojn ie ajn en la mondo. Via vojaĝo al Nepalo subtenas nian ekomomion, Konsideru Nepalon via venonta vojaĝlando. Ni pretas bonvenigi vin.


                                                                                                                     








Monday, May 18, 2015

Oficejo kaj Thamel Post la Tertremoj

Hodiaŭ 18an de majo, mi vizitis oficejon de Nepala Esperanto - Asocio post la grandaj tertremoj. Oficejo situas en fama turisma kvartalo de Kathmanduo, Thamel. Nenio okazis ĉirkaŭ nia oficejo, sed ene de la oficejo libroj, ŝrankoj falis planken. Mi ne kuraĝis ordigi ilin ĉar oficejo estas en 4a etaĝo kaj mi sole vizitis tien. Mi haste fotis kaj forkuris.  Jen kelkaj fotoj de nia oficejo kaj kvartalo Thamel.
Ŝranko de nia oficejo
Thamel nun Funkcias
4a etaĝo de tiu ĉi konstruaĵo estas oficejo de Nepala Esperanto-Asocio
Libroj dislokiĝis
Malmultaj Turistoj
Strato pleniĝas je veturiloj

Friday, May 15, 2015

Nepala Esperanto-Asocio petas vian helpon


Kiel vi ĉiuj scias ke nia lando estis frapita de la forta tertremo ( 7.9 Rektoro)  en pasinta sabato kaj kaŭzis mortigon de la  milo da popolo kaj damaĝis ne imageblan posedaĵon.  Postskuado daŭris kaj daŭras  kaj homoj devis dormi ĝis hodiaŭ sub le ĉielo. Pro la pluvo, la vivo estis pli terua por tiuj kiuj eĉ skapis la morton.   Preskaŭ ĉiuj domoj estis damaĝitaj sed multaj en Katmanduo estas bonŝance ankoraŭ loĝeblaj.  Postskuado kaŭzis problemon por savi la viktimojn.  La  epicentro de la tertremo estis Barpak, cirkaŭ 80 kilometroj  norde de Katmaduo. La plej bela loko en la mondo. Riĉa je la kulturo, naturo kaj biodivreseco.  Barpak estas nun tute detruita. Preskaŭ duono da la poplolo mortis kaj ĉiuj domoj estis tute detruitaj.  Simila situacio  estas  en multaj vilaĝoj en la regino.   Dua ple malbone difektita disktrikto estas Sindupalchok, alia montrara distriko.  Milo da homoj mortis kaj milinoj iĝis senhejmuloj.  Ili ne havas tendojn por dormi kaj nenion por manĝi.  Trinkakvo estas tre grandegaproblemo.  Lokoj kie amaso de homoj loĝas en unu loko, nun epidemio komenciĝas .   Preskaŭ ĉiuj lernejoj  ekster la valo estis detruitaj.  Alia kortuŝa afero estis multaj atendis sub la ruino por la savado. Sed pro la manko de la teknologio kaj sperta homarforto oni ne povis fosi ĝusta tempe. Ili mulataj atendante savadon eble  mortis. Ĝis hodaiŭ kelkaj vivantaj homoj estis savitaj de la spertuloj de enlandaj kaj eskterlandaj . Oni suspektas ke milo da homoj atendis/atendas savadon sub la detruitaj konstruaĵoj.  La vivo de infanoj, maljunuloj kaj  gravedaj virinoj estas tre mizeraj.   La gravaj mondaj heredaĵoj en Katmanduo estas tute detruitaj kaj ĝi sajnas kiel  ruinoj de Monzedaro kaj Harapo.  Ni elĉerpiĝis tiel ke ni neniam povas stariĝi. 

Nepala Esperanto-Asocio, kiel landa asocio de UEA kaj ankaŭ samtempe parto de Nepala Registaro  sentas respondecon kaj  devon fari ion por la viktimoj en tiu ĉi terua momento en nia lando.   Laŭ ĝis nuna informo neniu esperantistoj suferis je la  severa vundo  kaj frontis morton en la katastrofo. Tio almenaŭ estas bona en esperantujo. Sed tuta homaro ploras je la bedaŭrinda kaj  teruara katatrofo.  Do, ni  petas al ĉiuj enlajdaj kaj eksterlandaj esperantistoj helpi per monodonaco  al nia UEA konto aŭ rekte al  la konto de nia asocio.  La mono estos uzata  laŭ bezone al la viktimoj.  Jen la kontodetalo:

Ĉe UEA
Nepala Esperanto Asocio
Neea-j
Bankkonto:
Nepala Esperanto Asocio
Current Account No. 01900061100018
Swift kodo: HIMANPKA
Himalayan Bank Limited
Tridevi Margh, Kathmandu.
La nomoj de mondonacintoj aperos kun sumo kiun li aŭ ŝi donacis en nia revuo, "Montejo". Kaj informos kion ni faris/faros per la donacita sumo. 

Fine ni esprimas kortuŝan kondolencon al la familianoj de la mortintoj kaj fruan resanĝon de la vondintoj. Ni ankaŭ esprimas  pacienon kaj kunlaboron inter Esperantistoj por  trapasigi tiun naturan katastrofon kaj tempon.                                                                                                                                                                                                                                                                                Nepala Esperanto-Asocio