Saturday, October 17, 2015

Vizito al la radio aktiveca urbo, Odaka, Fukusima

14an de Oktobro 2015, mi kun s-ro Hori Jasuo vizitis la urbon Odaka en Fukusima, Japanio. Urbo Odaka estis damaĝita pro la tertremo kaj cunamo en la jaro 2011. Post la cunamo homoj estas malpermesitaj loĝi en tiu urbo pro la radio aktiveco ĉar proksime de tiu urbo ekzistas nuklea centralo de Fukusima. Nuntempe ĉirkaŭ 3000 laboristoj ĉiu tage laboras tie por purigi la urbon. Tamen la urbo videblas kiel fantomejo pro la manko de loĝantaro. Ni frumatene pruntis biciklon proksime de la stacidomo en la urbo Minami soma kaj direktiĝis al Odaka. 

Mi kun mia biciklo antaŭ la stacidomo de Minamisoma


Trajno jam 4 jaroj ne funkcias pro la detruiĝo de fervojo 


Fantoma urbo Odaka


Lernejo sen studentoj 



Studentoj lasis siajn havaĵojn el la klaso kaj forkuris por sin savi. 
Ankoraŭ restas la havaĵoj de studentoj 


Purigistoj purigas la radioaktivecan lokon



S-ro Hori penas bicikli en radio aktiveca urbo 


Radio aktiveca tero. Laboristoj skrapis la teron 










No comments:

Post a Comment