Sunday, October 25, 2015

56a Tohoku Kongreso de Esperanto, 2015, Fukusima


24an de Oktobro malfermiĝis 56a Tohoku Kongreso de Esperanto. Mi unuan fojon partoprenis en ĝi. Dank al malavaraj japanaj Esperantistoj mi povis partopreni ĝin. Okazis malfermo de la Kongreso kaj sekvis salutoj de JEI, salutoj de lokaj grupoj kaj kantado de espero. En ĝi aliĝis 58 Esperantistoj, sed fizike partoprenis ĉirkaŭ 30 

Komuna foto post la malfermo

Post la malfermo okazis prelego de S-ro Tanaka Josikacu pri la fervoja linio Kamaisi, kies stacioj havas esperantajn karesnomojn. En tute estas 29 stacioj kun esperantaj nomoj de  Namiita ĝis Kaigan. Ĉi tiu fervojo kovras la distancon de 90 kilometroj. Probable ĝi estas unika en la mondo. S-ro Tanaka faris broŝuron pri la nomoj de stacioj kaj propagandas Esperanton kaj Kamisi linion per ĝi. Dank al lia kontribuo. 

Broŝuro de kamaisi linio



Prelego pri Kamaisi linio

S-ino Ookavara Taduko prezentis  pupteatron ruĝa tomato, kiu temis pri radio aktiveco kaj kontraŭstari la nuklean
energion de registaro. Post tio sekvis la kunsidon de Nord-orienta Esperanto Ligo de Japanio kaj elektiĝis novaj estraranoj de ĝi kaj sekve bankedon. Interesas estis la programero "Paradizo", kiu okazis post la bankedo. Organizantoj faris paradizon. Kio estas programero paradizo, fakte paradizo estas ĉambro kie partoprenantoj povas drinki, kanti, babili. En Japanio iri al paradizo signifas drinki ĝis la sekvanta tago. Tiel finiĝis unua tago de la Tohoku Kongreso



Pupteatraĵo




Komuna vespermanĝo 




Programero Pradizo



En la dua tago post la matenmanĝo okazis deklama konkurso, partoprenis en ĝi 8 konkurantoj kaj premion ricevis s-ro Pradip Ghimire el Nepalo, 5000 enoj kaj Ŝinoda premio.
Okazis anakŭ prelegoj kaj fakkunsidoj, kvankam prelegoj estis en japana lingvo, sed temis pri Esperantaj aferoj. Post la fakkunsidoj okazis fema ceromonio kaj la transdonado de standardo al Sendaja Esperantisto. La 57-a Tohoku kongreso okazos en urbo Sendai. Post la ferma ceromonio okazis komunan tagmanĝo kaj post la tagmanĝo ekskurseto en ĉirkaŭaĵo de Fukusima

Ekskursita loko

Ekskursantoj
















No comments:

Post a Comment