Saturday, October 17, 2015

Vizito al la lernejo Toni, Iwate, Japanio


Perfeke estis la tago 17an de Oktobro 2015 kun belega sunbrilo. Mi kun 3 japanoj atingis la lernejon Toni matene ĉirkaŭ la 9:15 . Toni estas elementa lernejo, kiu situas en la regiono Iwate, Japanio. Kaj Toni suferis la tertremon kaj cunamon 11an de Marto 2011. Nuntempe lernantoj lernas en provizoraj konstruaĵoj. Toni por mi estas jam de longe konata lernejo. S-ro Hori ofte sendis informojn pri la lernejo rete. Kvankam mi ne legis ĉiun lian informon, tamen kelkajn mi certe legis kaj informiĝis pri la lernejo kaj ĝia kondiĉo post la cunamo. Mi revis iun tagon viziti ĝin, fine mi sukcesis. Dank al Esperanto kaj Hori, kiuj ebligis ĝin. Mi vizitis ĉirkaŭaĵon de Toni kun japanoj. En tiu loko cunamo atingis la nivelon de 30 metroj kaj damaĝis multajn konstruaĵojn ankaŭ Toni suferis la katastrofon. Restas ankoraŭ rubaĵoj ĉirkaŭ la Toni. El la lernejo rekte antaŭen oni povas vidi panoramon de la maro kaj malantaŭen montaran arbaron kaj la novan konstruaĵon de Toni. Estas mia honoro kaj plezuro viziti lernejon kaj ĉeesti kelkajn programerojn okaze de sabata evento de la lernejo. Lernantoj vigle ludis teatraĵojn kantis koruse kaj montris siajn talentojn kaj inteligentecojn al la ĉeestantoj en la provizora halao. http://youtu.be/vFkAa9cNvbY

Tre amindaj lernantoj, esperplenaj vizaĝoj, mi estis kortuŝita. Lernantoj montriĝis kiel espero post la katastrofo, ĉar ili estas estonteco de Japanio. Nepalo ankaŭ suferis pro la natura katastrofo antaŭ kelkaj monatoj kaj mi povas scii psikologion de lernantoj kaj la kondiĉoj post la natura katastrofo. Post la programo ni informiĝis pri la nuna situacio de Toni. Lernejoestro montris la desegnaĵojn de la nova konstruaĵo kaj la estonta Toni. Li estis fiera doni informojn pri la estonta Toni al ni. Mi donacis notlibron farita de speciala nepala papero al lernejoestro kaj lernejoestro foriris pro sia laboro. Poste ni tagmaĝis tie kaj adiaŭis la lernantojn kaj instruistojn.
Mi ne povas finance subteni la lernejon, mi ĉiam kore subtenis/as/os ĝin. Mi deziras restariĝon de Toni kaj ĝian prosperon.

Panoramo el lernejo Toni


Lernantoj dancas


Lernantoj aktoras


Lernantoj koruse kantas


Provizora konstruaĵo de Toni









No comments:

Post a Comment